Historio de la podlaĥia vojevodio
Por mezuri venontan vojonOni devas scii pasintan vojon/Cyprian Kamil Norwid/
Ĉe la komenco de polŝtata historia ekzisto la teritorio de la nuna podlaĥia vojevodio estis tipa limlando, sur kies tereno okazis interpenetrado kaj konfrontado de polaj (mazoviaj), rusaj, jatvingiaj kaj teŭtonaj influoj, kaj poste ankaŭ litovaj influoj.
En la 13-a kaj 14-a jarcentoj terenoj de la nuna podlaĥia vojevodio portempe konsistigis Mazovion (la okcidenta parto) kaj Litovio ( la orienta kaj norda partoj), kaj la suda parto portempe konsistigis wlodzimiersko-halickie-princolandon, kies mastro Daniel Romanowiĉ kronis lin rusa reĝo en 1253 en Drohiczyn. Apudlima situo igis, ke la teritorioj estis tereno de senĉesa batalado. La procezo de subordigado de la nuna podlaĥia vojevodio fare de Granda Litova Princolando komenciĝis en la unua duono de la 13-a jarcento. Nur en la 15-a jarcento oni fiksis landlimon inter Litovio kaj Mazovio, gvidanta de la nordo laŭ la jenaj riveroj: Ełk, Biebrza,
La pola-litova unio el 1385 kaj rompado de potenco de la germana Krucordeno alportis trankvilon kaj normaligadon sur la terenoj kaj ekonomian disvolviĝon de la tuta regiono. La orienta parto de la nuna vojevodio fariĝis la parto de la trockie-vojevodio ekde 1413. Post cent jaroj oni apartigis distriktoj: brzeski, mielnicki, bielski, kaj drohicka-lando kaj en 1517 la podlaĥia vojevodio kreiĝis. Tamen iom pli frue - en 1513 en Drohiczyn Iwan Sapieha estis nomita la unua vojevodo laŭ dekreto de reĝo Sigismundo Maljuna. La daton - la 29an de aŭgusto 1513, akorde kun historiistoj de nia regiono, aŭtoritatoj de Podlahio akceptis
Kreiĝo de pola-litova ŝtato certigis politikan kaj ekonomian stabilecon. Dank' al tio en la 14-a jarcento, kaj precipe en la 15-a jarcento pligrandiĝis rapideco de setlado, kiu progresis en tri direktoj. La mazovia koloniado antaŭeniris en la nord-orienta direkto laŭ Biebrza en la orienta direkto inter
En 1569 la podlaĥia vojevodio estis kunigita kun
Ĉe la fino de la 17-a kaj 18-a jarcentoj multaj novaj urboj kreiĝis, kiuj estis fonditaj de riĉaj magnatoj kaj monaĥejoj: Szczuczyn, Stawiski, Jedwabne, Czyzewo, Sniadowo, Rutki, Rudka, Bialystok, Suwalki. Manko de fortaj ekonomiaj fundamentoj en plimulto de la urboj anticipe malebligis pluan disvolviĝon. Unu el malmultaj esceptoj estis Bjalistoko, la nuna ĉefurbo de la podlaĥia vojevodio. Bjalistoko, kun grandioza Branicki-palaco, en kiu gastis famaj kulturaj personoj, fariĝis la grava kultura centro ĉe la landlimo inter
En 1795 post la 3a dispartigo de
En 1807 laŭ la paca traktato en Tilsit
Post eksplodo de la novembra ribelo, la bjalistoka distrikto fariĝis loko de koncentriĝo de la rusa armeo. Malgraŭ la granda nombro de caraj taĉmentoj, gerila agado okazis en Bialowieska kaj Augustowska arbaregoj kaj en Kurpio. Ankaŭ kelkaj bataloj okazis, interalie, apud Tykocin, Rajgrod kaj Hajnowszczyzna.
Post subpremo de la novembra ribelo, pro la persekutoj en 1832 caraj aŭtoritatoj difinis la doganan limon inter
La januara ribelo (1863-1864) estis malkvieta kaj malfacila tempo sur la tereno de la nuna podlaĥia vojevodio. La ribela agado koncentriĝis en arbaraj kompleksoj: Czerwony arbaro en Augustowska Arbarego kaj en la arbaroj ĉe la riveroj Elk kaj Biebrza.
La proprietigo de vilaĝanoj en la jaroj 1861-1864 en
La 1-a Mondmilito kaŭzis grandan detruiĝon kaj falon de multaj urboj. En 1915 rusoj retiriĝante el ĉi tiuj terenoj evakuis plimulton de fabrika movebla havaĵo. La plej grandaj perdoj estis en zono laŭ Narew, kie la frontlinio daŭris plej longe. Iuj lokoj estis komplete neniigitaj, aliaj suferis grandajn perdojn (ekzemple Nowogrod, Sniadowo, Jedwabne). La loĝantaro de terenoj de la nuna vojevodio malgrandiĝis je ĉirkaŭ 40 percentoj rezulte de militaj agadoj kaj deviga evakuo de la loka loĝantaro. La kulturo ankaŭ suferis konsiderindajn perdojn, parte pro la rektaj militaj agadoj, kaj ĉefe dum la deviga evakuo, kiu okazis dum retreto de la rusaj taĉmentoj somere 1915. Tiam oni forveturigis arkivojn, bibliotekojn, muzeajn kolektojn kaj aliajn kulturajn havaĵojn en la internon de Rusujo. Germanoj traktis la konkeritan landon kiel fonton de krudmaterialoj kaj direktis detruan mastrumadon, inkluzive arbarajn zonojn. Kontribucioj, restriktaj ordonoj kaj aliaj reprezalioj kontraŭ la urba kaj vilaĝa loĝantaro, konsiderinde kontribuis al falo de la ekonomio.
Kreiĝo de la pola ŝtato en 1918 konsiderinde ŝanĝis situacion sur la teritorio de la nun vojevodio. Tamen la liberiga agado sur la tereno okazis alie ol en aliaj partoj de Pollando. En novembro 1918 nur la okcidenta parto de la vojevodio ĝis la rivero
La 2-an de aŭgusto de la 1919-a jaro laŭ la parlamenta leĝo la bjalistoka vojevodio estis kreita. Ĝi enhavis preskaŭ tri tutajn antaŭajn guberniojn, nome grodzienska, lomzynska kaj suwalska. La ĉefurbo de la vojevodio fariĝis la plej granda urbo - Bjalistoko. Finfine 15 distriktoj kaj tri antaŭaj guberniaj urboj: Grodno, Lomza kaj Suwalki ektroviĝis interne de la limoj de la vojevodio. La periodo de la 2-a Pola Respubliko estis la periodo de poioma rekonstruado kaj ekonomia disvolviĝo de la vojevodio. Oni ankaŭ nuligis perdojn pri kulturo kaŭzitajn de la milito, oni penis venki skemojn altruditajn de la okupaciaj aŭtoritatoj, oni dediĉis multe de atento al repoligo. Mezlernejoj, instruistaj seminarioj kaj militistaj garnizonoj komencis ludi grandan rolon en popularigado de kultura agado. Kunligo kun Viliniuso kaj Varsovio pliboniĝis, oni akceptis teatrajn grupojn, oni organizis diskutajn renkontiĝojn, oni relanĉis eldonan agadon. La gazetaro kaj kino intensive disvolviĝis. Oni aprecis valoron de regionismo, oni komencis zorgeme trakti protektadon de historiaj monumentoj, memorigadon de la pasinteco, arkeologiajn esploradojn.
La 1-an de septembro 1939 Germanio atakis Pollandon. La plej persistaj bataloj okazis sur linio de la rivero Narew, apud Wizna, Nowogrod, Lomza. La 15-an de septembro Germanoj okupis Bjalistokon. La 17-an de septembro
La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion kaj dum kelkaj tagoj ĝi elpuŝis sovetajn taĉmentojn el terenoj de la nuna vojevodio. Post unu monato laŭ dekreto de Hitler oni establis Bezirk Bialystok, kiu enhavis plimulton de terenoj de la antaŭa bjalistoka vojevodio, sen Suwalki-distrikto kaj teritorioj pli frue aneksitaj al la Ĝenerala Gubernio. Oni planis, ke post la fino de la milito la bjalistoka distrikto estos aneksita al Orienta Prusujo kaj estos komplete germanigita. La germana regado distingiĝis per senlima ekonomia ekspluatado, teroro kontraŭ la loĝantaro kaj kompleta ekstermo de judoj. Ambaŭ okupantoj strebis detrui aŭ konsiderinde limigi rolon de la pola kulturo, konsiderante, ke ĝi minacas ilian pluan regadon. Pro tio ili strebis igi la hejman kulturon primitiva kaj kaj ili anstaŭigis ĝin per ilia propagando. La okupacio ankaŭ kaŭzis grandegajn perdojn inter kulturaj agantoj. Multaj el ili estis murditaj, sed ankaŭ memorindas pri tiuj, kiuj devis forlasi la patrujon por multaj jaroj.
Jam en la unuaj tagoj de la okupacio konspiraj organizoj kreiĝis.
La 27-an de julio 1944 Bjalistoko estis okupita de sovetaj trupoj. La suda kaj meza partoj de la vojevodio estis liberigitaj en julio kaj aŭgusto 1944, oni liberigis la nordan parton en oktobro 1944. La germanaj taĉmentoj tenis nur terenojn norde de
Post la milito la bjalistoka vojevodio perdis la orientajn terenojn, kiuj estis aneksitaj al Sovetunio kaj oni pligrandigis la vojevodion je Lomza-distrikto kaj tri distriktoj el la parto de eksa Orienta Prusujo atribuita al Pollando: Elk, Goldap, Olecko. Tiuforme la vojevodio transdaŭris ĝis la administracia reformo en 1975, kiam el tiama vojevodio tri vojevodioj kreiĝis: bjalistoka, Lomza kaj Suwalki.
Tiu skemo estis observata ĝis la tago de enkonduko de la administracia reformo, la 1-a de januaro 1999, kiam el la tuta bjalistoka vojevodio kaj partoj de Lomza- kaj Suwalki-vojevodioj la podlaĥia vojevodio kreiĝis.