Dodana: 15 styczeń 2009 13:07

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 13:07

Naturmedio

La podlaĥia vojevodio okupas areon de pli ol 20000 kvadrat-kilometroj, kio egalas al 6,5 % de la areo de Pollando. Sur la fono de la tuta lando ĝi distingiĝas per ties pli ol mezaj naturaj valoroj je alta grado de naturaleco. Konsiderinda parto de verdaj kultureblaj grundoj - 19,8%, nekulturataj grundoj (ĉefe marĉaj) - 3,0 % , akvoj - 3,0 % kaj ankaŭ alta grado de arbarigo povas atesti pri tio. Laŭ Regiona Direkcio de Ŝtataj Arbaroj ĝi egalas al 29,2 %. Entute pli ol 50 % de la vojevodia areo havas naturajn kondiĉojn nur malmulte ŝanĝitaj de homa agado. Grandaj arbaraj kompleksoj konserviĝis tie - Bialowieska, Knyszynska kaj Augustowska Arbaregoj, Narew-valo - marĉigita kun tre disvolvita sistemo de riverujoj, pitoreska Bug-valo je grandaj pejzaĝaj valoroj, Biebrza-marĉoj - la plej naturaj en Meza Eŭropo, pitoreska postglacia pejzaĝo de norda Suwalki-lando.

Limoj de etendiĝo de multaj borealaj (nordaj), mezeŭropaj kaj okcidenteŭropaj specioj iras tra la vojevodio. Pli ol 1000 specioj de vaskulaj plantoj (inkluzive de 26 arbaj specioj, 55 arbedaj specioj, 14 arbustaj specioj kaj 37 filikaj specioj), 300 muskaj kaj hepatikaj specioj, pli ol 350 likenaj specioj kaj pli ol 3000 fungaj specioj. Pli ol 20-specia arba grupo rimarkindas, inkluzive de dominantaj pino kaj piceo. Ankaŭ la besta mondo estas riĉa. Pli ol 60 mamulaj specioj, pli ol 260 birdaj specioj, 7 reptiliaj specioj, 12 amfibiaj specioj, 27 fiŝaj specioj kaj pli ol 9000 insektaj specioj ekzistas tie. La specio je speciala graveco estas uro, kiu vivas en du gregoj en natura arbara medio de Knyszynska-Arbarego (15 bestoj) kaj Bialowieska-Arbarego (300 bestoj). Krome notindas la plej granda reprezentanto de ronĝuloj, kastoro (ĉirkaŭ 10000 bestoj), nuntempe vivanta en la plimulta parto de la vojevodio. Landskale kaj eĉ eŭropskale raraj birdoj aŭ minacataj de pereo (urogalo, tetro, fiŝaglo, akvokanbirdo) vivas tie. La populacio de blanka cikonio estas precipe granda, kies nombro en la vojevodio taksas je ĉirkaŭ 6000 paroj.

Preskaŭ 32 % de la vojevodia areo estas diversforme protektata, kio lokas la podlaĥian vojevodion en la landa avangardo. Tie ekzistas:

  • 4 naciaj parkoj: Bialowieski, Biebrzanski, Narwianski i Wigierski je la totala areo de 92031 hektaroj,
  • 3 pejzaĝaj parkoj: Lomzynski Pejzaĝa Parko de Narew-Valo, Pejzaĝa Parko de Knyszynska-Arbarego, Suwalski Pejzaĝa Parko je la totala areo de 88084,5 hektaroj,
  • 85 naturrezervejoj je la totala areo de 14015 hektaroj,
  • 15 areoj de protektata pejzaĝo je la totala areo de 471761 hektaroj,
  • 249 ekologiaj grundoj je la totala areo de 3085 hektaroj,
  • naturpejzaĝa komplekso je la totala areo de 60 hektaroj,
  • 2 dokumentindejoj je la totala areo de 0,6 hektaro,
  • 2038 naturmonumentoj.

 

Naturprotektado

Naturprotektado en Pollando estas realigata per:

  • kreado de naciaj parkoj,
  • rekonado de definitaj areoj kiel naturrezervejoj,
  • kreado de pejzaĝaj parkoj,
  • difinado de areoj de protektata pejzaĝo,
  • enkondukado de specia protekto de plantoj kaj bestoj,
  • enkondukado de protekto per rekono de:
    • naturmonumentoj,
    • dokumentindejoj,
    • ekologiaj grundoj,
    • naturpejzaĝaj kompleksoj.

La supremenciitaj areoj konsistigas landan sistemon pri protektataj areoj. La sistemo formas spacan skemon de interkompletiĝantaj formoj de naturprotektado, kunligitaj per ekologiaj koridoroj.

facebook