Dodana: 15 styczeń 2009 13:04

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 13:04

Oficejo en Bruselo

Ni bonvenigas vin sur la TTT-paĝo de Regiona Oficejo de la Podlaĥia Vojevodio en Bruselo

La unua reprezentejo de nia regiono (kune kun Lublin-vojevodio) kreiĝis en Bruselo la 9-an de junio 1999. Tamen pro multekosta funkciado de la oficejo kaj tre maloportunaj por Podlaĥio organizaj kaj laboraj kondiĉoj, el kio rezultis malalta efikeco, la 24-an de marto 2003 la Konsilantaro de la Podlaĥia Vojevodio unuvoĉe akceptis deklaron de la Estraro de la Podlaĥia Vojevodio pri senvalidigo de la interkompreniĝo pri kreiĝo de la reprezentejo de la Podlaĥia kaj Lublin-vojevodioj en Bruselo.

Tamen la decido ne signifis definitivan rezignon pri ĉeesto de Podlaĥio en Bruselo. La Estraro de la Podlaĥia Vojevodio entreprenis agadon por prilabori novan formulon de nia reprezentado en Bruselo, interalie per kunlaboro kun regionoj aŭ institucioj de EU-membroŝtatoj, kun kiuj la vojevodio jam efektive kunlaboras.

En 2003 la Podlaĥia Vojevodio subskribis interkompreniĝon pri kunlaboro kun la Itala-Pola Ekonomia Ĉambro, kiu reprezentas Lombardio-regionon en interregionaj kontaktoj. Realigante punktojn de la interkompreniĝo, la vojevodia registaro, post ties analizo, akceptis la italan proponon pri malfermo de la sidejo de la Regiona Oficejo de la Podlaĥia Vojevodio en Bruselo. La oficejo estas luata en unu konstruaĵo kune kun la Itala-Pola Ekonomia Ĉambro, la itala konsulta firmao Sineura kaj la reprezentanto de la itala registara en Bruselo. Por bezonoj de funkciado de la oficejo ni luas unu ĉambron je la areo de 14 kvadrat-metroj kaj ni uzas la sekretariejon, la akceptejon kaj la renkontejon.

La interkompreniĝo kun la Itala-Pola Ekonomia Ĉambro kiel partnero reprezentanta la unian regionon ekster Pollando - kun multjaraj tradicioj de kunlaboro kun EU-institucioj - kontribuos al pli efektiva uzado de la reprezentejo por bezonoj de reprezentado de la vojevodio, ĝi permesos ankaŭ limigi elspezojn por oficeja luado kaj ebligos pli grandan influon sur funkcimaniero de la oficejo konforme al bruselaj kondiĉoj.

La 15-an de novembro 2004, la Konsilantaro de la Podlaĥia Vojevodio esprimis volon establi la regionan oficejon de la Podlaĥia Vojevodio en Bruselo per la decido numero XXII/241/04. Ties tasko estos reprezentado de la regionaj interesoj en la uniaj institucioj. La iniciato estis aprobita de la Ministro por la Eksterlandaj Aferoj.

Dum la unua tago de la Internacia Turisma Foiro "Salon des Vacances" en Bruselo oni unafoje oficiale komunikos la informon pri la funkciigo de nia oficejo en la sidejo de la Pola Reprezentejo en Bruselo.

La ĉeftaskoj, kiuj estis difinitaj por la oficejo kaj ties direktoro, estas akiri monrimedojn el strukturaj fondusoj por bezonoj de Podlaĥio, kunlabori kun institucioj de la Unio koncerne helpadon en realigado de programoj kaj evoluprojektoj de la vojevodio, reprezenti interesojn de nia regiono kaj formi pozitivan bildon de la vojevodio sur forumo de eŭropaj institucioj. Krom tio, ĝi repondecas pri informaj kaj promociaj agadoj, monitorado de laboroj de la Komitato de Regionoj, eŭropaj asocioj membrigantaj regionojn, kaj pri daŭraj laborkontaktoj kun reprezentantoj de la partneraj regionoj de la Podlaĥia Vojevodio, organizado kaj esenca kontrolo de staĝoj, studvizitoj, promociaj entreprenoj, renkontoj kaj ekonomiaj misioj en Bruselo.

Spertoj pri la eksterlandaj kontaktoj evidente montras, ke la plej efektiva maniero por trovi partnerojn kaj akiri monrimedojn por realigado de la projektoj estas daŭra ĉeesto en la eŭropa ĉefurbo kaj kreado de reto de senperaj kontaktoj. Laboro de la regiona reprezentanto ebligas pli bone kompreni mekanismojn de funkciado de la eŭropaj institucioj kaj ekscii pri la baza instrumento de la regiona politiko de la Eŭropa Unio, tio estas Strukturaj Fondusoj, kio faciligos ties plenan uzadon.

Podlaĥia Pordego>Eŭropa Unio>Oficejo en Bruselo>Kontakto kun la reprezentanto de Podlaĥio Kontakto kun la reprezentanto de Podlaĥio

Kontakto : Malgorzata Maslowska
          
Adreso de la Oficejo: 

Regional Office of Podlaskie Voivodeship (Regiona Oficejo de Podlaĥia Vojevodio)

Rue Hobbema 59
1000 Bruxelles, Belgium

tel: +3227416595
retadreso: podlaskie_region@umwp-podlasie.pl

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook