Dodana: 15 styczeń 2009 11:55

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 11:55

Limaj Kontrolaj Punktoj en la regiono

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Budzisko 1.  Aŭtomobila persona-vara limtrapasejo alirebla por ĉiuj kategorioj de personoj kaj transportiloj  2.  Nuntempaj kontroloj okazas laŭ la jena skemo: envetura direkto al Pollando - kontroloj okazas sur la teritorio de Litovio elvetura direkto el Pollando -   kontroloj okazas sur la teritorio de Pollando: tri kontrolaj koridoroj  por aŭtomobiloj unu kontrola koridoro por aŭtocaroj kaj gravuloj.

La plej proksima aŭtoparko troviĝas en la distanco de cirkaŭ 500 metroj de la limtrapasejo kaj ĝi havas malfirman surfacon, kiu egalas al cirkaŭ 1000 kvadrat-metroj. La necesejo troviĝas en la priserva konstruaĵo.

La plej proksima benzinstacio troviĝas en la loko Szypliszki (cirkaŭ 7 kilometroj), ĝi senĉese funkcias kaj vendas ĉiujn brulmaterialojn.  

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Budzisko
16 - 411 Szypliszki
tel.
(087) 5682108 - centralo
tel. (087) 5660400 - Komandanto de la limtrapasejo
tel. (087) 5658115 - Estro de alterna tacmento
tel. (087) 5682107- faksilo

Trajna limtrapasejo

Ĉe la trajna limtrapasejo en Trakiszki, subordigita al la limtrapasejo en Budzisko, dum diurno oni kontrolas tri parojn de pasaĝeraj trajnoj kaj meze tri parojn de vartrajnoj. La oficejo troviĝas en la fervoja (PKP) konstruaĵo, kiu estas ekipita per plenaj higienaj instalaĵoj.

La aŭtoparko troviĝas rekte apud la ĉefa konstruaĵo, ĝi havas firman surfacon, kiu egalas al ĉirkaŭ 300 kvadrat-metroj.

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Ogrodniki

1.   Aŭtomobila persona-vara limtrapasejo alirebla por:

  • ĉiuj kategorioj de personoj kaj pasaĝeraj transportiloj
  • ĉiuj kategorioj de personoj kaj transportiloj - malplenaj kamionoj.

 2.  Nuntempaj kontroloj okazas lau la jena skemo:

  • envetura direkto al Pollando - kontroloj okazas sur la teritorio de Litovio
  • elvetura direkto el Pollando -   kontroloj de personoj kaj transportiloj okazas sur la  teritorio de Pollando
  • du kontrolaj koridoroj  por aŭtomobiloj
  • du kontrolaj koridoroj por autoĉaroj kaj gravuloj,                                                                      
  • unu kontrola koridoro  por kamionoj

La plej proksima aŭtoparko troviĝas en la distanco de ĉirkaŭ 200 metroj de la limtrapasejo kaj ĝi havas malfirman surfacon, kiu egalas al ĉirkaŭ 1500 kvadrat-metroj. La necesejo troviĝas en la priserva konstruaĵo.

La plej proksima benzinstacio troviĝas en la loko Sejny (ĉirkaŭ 12 kilometroj), ĝi senĉese funkcias kaj vendas ĉiujn brulmaterialojn.

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Ogrodniki
16 - 500 Sejny
tel.
(087) 5172162, 5660500 - centralo
tel. (087)
5172240 - Komandanto de la limtrapasejo
tel. (087)
5172162 w 220, 5658175 - Estro de alterna tacmento
tel.
(087) 5660505- faksilo

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Ogrodniki

Aŭtomobila persona limtrapasejo

Limaj kontroloj de ĉiuj kategorioj de personoj kaj transportiloj okazas sur la teritorio de Pollando:

Envetura direkto al Pollando

  • aŭtomobiloj sur 5 koridoroj
  • aŭtoĉaroj sur 1 koridoro
  • gravuloj sur  1 koridoro
  • kontroloj de kamionoj okazas sur platformo ĉe la limtrapasejo, sur kiu samtempe povas trovi lokon ĉirkaŭ 100 kamionoj.

Elvetura direkto al Pollando

  • aŭtomobiloj sur 5 koridoroj
  • aŭtoĉaroj sur 1 koridoro
  • gravuloj sur  1 koridoro
  • kontroloj de kamionoj okazas sur platformo ĉe la limtrapasejo, sur kiu samtempe povas trovi lokon ĉirkaŭ 100 kamionoj.

La plej proksima aŭtoparko por aŭtomobiloj troviĝas tuj apud la limtrapasejo, gi havas firman surfacon, kiu egalas al ĉirkaŭ 300 kvadrat-metroj. La necesejo troviĝas en la priserva konstruaĵo.

La plej proksima aŭtoparko por kamionoj troviĝas en la distanco de ĉirkaŭ 3 kilometroj de la limtrapasejo, Gastejo “SOSNA” havas firman surfacon, kiu egalas al ĉirkaŭ 1000 kvadrat-metroj. La necesejo troviĝas en la priserva konstruaĵo.

La plej proksima benzinstacio troviĝas en la loko Sokolka (16 kilometroj), ĝi senĉese funkcias kaj vendas ĉiujn brulmaterialojn.

 Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Bobrowniki

Aŭtomobila persona-vara limtrapasejo alirebla por ĉiuj kategorioj de personoj kaj  transportiloj

Kontroloj de personoj kaj transportiloj okazas sur la  teritorio de Pollando

Envetura direkto al Pollando 

  • tri kontrolaj koridoroj por aŭtomobiloj,
  • unu kontrola koridoro por aŭtoĉaroj,
  • unu kontrola koridoro por gravuloj,
  • kvar kontrolaj koridoroj por kamionoj.

Elvetura direkto el Pollando

  • kvar kontrolaj koridoroj por aŭtomobiloj,
  • unu kontrola koridoro por aŭtoĉaroj,
  • unu kontrola koridoro por gravuloj,
  • kontroloj de kamionoj okazas sur platformo ĉe la limtrapasejo, sur kiu samtempe povas trovi lokon 50 kamionoj.

La plej proksima aŭtoparko troviĝas en la distanco de ĉirkaŭ 1 kilometro de la limtrapasejo, ĝi havas firman surfacon, kiu egalas al ĉirkaŭ 5000 kvadrat-metroj. La necesejo kaj duŝiloj troviĝas en la priserva konstruaĵo.

La plej proksima benzinstacio troviĝas en la distanco de ĉirkaŭ 1 kilometro de la limtrapasejo, ĝi senĉese funkcias kaj vendas ĉiujn brulmaterialojn.


Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Bobrowniki
16 - 040 Gródek
tel.
(085)  7466641, 7172300 - centralo
tel. (085)
 7429325, 7172301 - Komandanto de la limtrapasejo
tel. (085)  7175641, 7172328
- Estro de alterna tacmento
tel.
(085)  7455948 - faksilo

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Siemianowka

Trajna vara limtrapasejo 

Limaj kontroloj okazas sur normala fervoja linio (1430 mm) kaj tiel nomata larĝa fervoja linio (1520 mm)

La oficejo troviĝas en la ĉefa fervoja (PKP) konstruaĵo, kiu havas higienajn instalaĵojn

Dum diurno meze oni kontrolas 4 vartrajnojn

Manko de aŭtoparko ĉe la limtrapasejo, aŭtoparkoj troviĝas sur tereno de du transŝarĝaj firmaoj kaj havas firman surfacon, kiu egalas al cirkaŭ 700 kvadrat-metroj.

La plej proksima benzinstacio troviĝas en la loko Narewka (10 kilometroj), ĝi senĉese funkcias kaj vendas ĉiujn brulmaterialojn.

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Siemianowka
17 - 220  Narewka
tel. (085) 6854820 - centralo
tel. (085) 6854821 - Komandanto de la limtrapasejo
tel. (085) 6854825 - faksilo


Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Czeremcha

Aŭtomobila persona limtrapasejo en Polowce alirebla por polaj kaj bjelorusaj civitanoj.

Kontroloj de personoj kaj transportiloj (nur aŭtomobiloj)  okazas sur la teritorio de Bjelorusujo.

Envetura direkto al Pollando
- du kontrolaj koridoroj por aŭtomobiloj

Elvetura direkto el Pollando
- unu kontrola koridoro por aŭtomobiloj.

La plej proksima aŭtoparko por aŭtomobiloj troviĝas tuj apud la limtrapasejo, ĝi havas firman surfacon, kiu egalas al ĉirkau 200 kvadrat-metroj. La necesejo mankas.

La plej proksima benzinstacio troviĝas en la loko Czeremcha (5 kilometroj), ĝi senĉese funkcias kaj vendas ĉiujn brulmaterialojn.

Lima Kontrola Punkto de Limgardistaro en Czeremcha
ul. Kolejowa nr 1
17 - 240  Czeremcha
tel. (085) 6850049 - centralo
tel.
(085) 6850691 - Komandanto de la limtrapasejo
tel. (085) 6850692, 6850049 - Estro de alterna tacmento
tel. (085) 6850738 - faksilo


Krom tio, ĉe ĉiu limtrapasejo troviĝas rapidmanĝejoj, monŝanĝejoj kaj asekurejoj vendantaj asekuroj, kiuj estas devigaj sur la teritorio de najbara ŝtato.

Detalaj informoj pri atendado ĉe specifaj limtrapasejoj estas alireblaj en Podlaĥia Sekcio de Limgardistaro - telefonnumero (085) 74 84 261.

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook