Dodana: 15 styczeń 2009 12:11

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 12:11

Historio de la podlaĥia vojevodio

Por mezuri venontan vojonOni devas scii pasintan vojon/Cyprian Kamil Norwid/

Ĉe la komenco de polŝtata historia ekzisto la teritorio de la nuna podlaĥia vojevodio estis tipa limlando, sur kies tereno okazis interpenetrado kaj konfrontado de polaj (mazoviaj), rusaj, jatvingiaj kaj teŭtonaj influoj, kaj poste ankaŭ litovaj influoj.

En la 13-a kaj 14-a jarcentoj terenoj de la nuna podlaĥia vojevodio portempe konsistigis Mazovion (la okcidenta parto) kaj Litovio ( la orienta kaj norda partoj), kaj la suda parto portempe konsistigis wlodzimiersko-halickie-princolandon, kies mastro Daniel Romanowiĉ kronis lin rusa reĝo en 1253 en Drohiczyn. Apudlima situo igis, ke la teritorioj estis tereno de senĉesa batalado. La procezo de subordigado de la nuna podlaĥia vojevodio fare de Granda Litova Princolando komenciĝis en la unua duono de la 13-a jarcento. Nur en la 15-a jarcento oni fiksis landlimon inter Litovio kaj Mazovio, gvidanta de la nordo laŭ la jenaj riveroj: Ełk, Biebrza, Narew, Ślina kaj plu ĝis Bug ĉe enbuŝiĝo de Nurzec, de kie ĝi gvidis laŭ supra Bug.

La pola-litova unio el 1385 kaj rompado de potenco de la germana Krucordeno alportis trankvilon kaj normaligadon sur la terenoj kaj ekonomian disvolviĝon de la tuta regiono. La orienta parto de la nuna vojevodio fariĝis la parto de la trockie-vojevodio ekde 1413. Post cent jaroj oni apartigis distriktoj: brzeski, mielnicki, bielski, kaj drohicka-lando kaj en 1517 la podlaĥia vojevodio kreiĝis. Tamen iom pli frue - en 1513 en Drohiczyn Iwan Sapieha estis nomita la unua vojevodo laŭ dekreto de reĝo Sigismundo Maljuna. La daton - la 29an de aŭgusto 1513, akorde kun historiistoj de nia regiono,  aŭtoritatoj de Podlahio akceptis kiel solena dato de NASKIĜO DE LA PODLAĤIA VOJEVODIO. En 1566 el la podlaĥia vojevodio oni apartigis la brzeski-distrikton. La restaĵon de terenoj, kiuj apartenas al la hodiaŭa podlaĥia vojevodio konsistigis tute aż parte distriktoj: grodzieński kaj trocki en la trockie-vojevodio, wolkowyskie en la nowogrodzkie-vojevodio, brzeski kaj kamieniecki en la brzeskie-vojevodio. La okcidenta parto de la nuna vojevodio (tio estas la nunaj distriktoj: łomżyński, zambrowski, kolneński, granda parto de grajewski kaj parte moniecki) apartenis al Mazovio. Ekde la mezo de la 14-a jarcento laŭvicaj partoj de Mazovia Princolando estis kunigitaj kun la Pola Reĝolando, kaj en 1526 post morto de lastaj Piastoj, oni kunigis la tutan Mazovion. Tiama multeco de landlimoj  ne obstaklis tamen en libera interpenetrado de ideoj kaj kulturaj modeloj.

Kreiĝo de pola-litova ŝtato certigis politikan kaj ekonomian stabilecon. Dank' al tio en la 14-a jarcento, kaj precipe en la 15-a jarcento pligrandiĝis rapideco de setlado, kiu progresis en tri direktoj. La mazovia koloniado antaŭeniris en la nord-orienta direkto laŭ Biebrza en la orienta direkto inter Narew kaj Bug. La rusa koloniado antaŭeniris de sud-oriento laŭ Bug el Brzesc kaj de oriento el Wolkowysk kaj Grodno laŭ la malsupra Hancza, Łososna i Swislocz. La litova setlado direktiĝis de Merecz kaj Olita en la sud-okcidenta direkto laŭ Niemen kaj Szeszupa. Dank' al disvolgiĝo de setlado en la 15-a jarcento urborajtoj estis atribuitaj al interalie: Lomza, Tykocin, Nowogrod, Radzilow, Ciechanowiec, Zambrow, Wasosz, Kolno, Bielsk Podlaski, Mielnik, Drohiczyn kaj Bransk (iuj el ili jam pli frue estis fakte urbaj centroj). Parto de la urboj fariĝos gravaj kulturaj kaj edukaj centroj. En la 16-a jarcento plua tre intensa koloniado de litovaj arbaregoj okazis. Tiutempe ĉirkaŭ 40 procentoj de ĉiuj lokigoj kreiĝis sur la tereno. Ili estis same reĝaj urboj (Milejczyce, Berzniki, Kleszczele, Knyszyn, Narew, Kuznica, Nowy Dwor, Krynki, Jalowka, Wasilkow, Augustow, Lipsk, Filipow, Przerosl, Wizajny) kiel privataj urboj de magnatoj (Choroszcz, Siemiatycze, Goniadz, Bocki, Grodek, Zabludów, Sidra, Rajgrod, Raczki, Sejny, Bakalarzewo, Grajewo). Tio ankaŭ pozitive influis spiritan vivon, vivnivelo plialtiĝis, al kio altgrade kontribuis nobelaj farmoj.

En 1569 la podlaĥia vojevodio estis kunigita kun la Pola Reĝolando kaj ĝis la dispartigoj ĝi estis unu el dekunu malgrandpolaj vojevodioj, enpremante ĝin inter la Granda Litova Princolando kaj Grandpolujo (la mazovia vojevodio), samlimante je mallonga distanco kun  Princa Pruslando. Ĉe la fino de la 16-a jarcento simptomoj de ekonomia stagno estis pli kaj pli rimarkeblaj, kaj post douno de jarcento socia kaj ekonomia katastrofo sekvis. La ĉefa kaŭzo estis militoj ĉe la mezo de la 17-a jarcento: kozakaj, la sveda "diluvo" (1655-1660) kaj kun Rusujo (1654-1667). Tiutempe pro ĉiuj tiuj kataklismoj pluraj teritorioj de la vojevodio senpopoliĝis. Plimulto de la urboj detruiĝis kaj ili ne reakiris pli fruan brilecon, transformante el metiistaj-industriaj centroj, plurfoje centroj de alte specialigita produktado (ekzemple, Bielsk, Bransk, Drohiczyn, Tykocin) en agrikulturajn setlejojn. Samtempe religiaj konfliktoj intensiĝis, kiuj ne favoris kulturan disvolviĝon, toleremo malfortiĝis pro kontraŭreformacio.

Ĉe la fino de la 17-a kaj 18-a jarcentoj multaj novaj urboj kreiĝis, kiuj estis fonditaj de riĉaj magnatoj kaj monaĥejoj: Szczuczyn, Stawiski, Jedwabne, Czyzewo, Sniadowo, Rutki, Rudka, Bialystok, Suwalki. Manko de fortaj ekonomiaj fundamentoj en plimulto de la urboj anticipe malebligis pluan disvolviĝon. Unu el malmultaj esceptoj estis Bjalistoko, la nuna ĉefurbo de la podlaĥia vojevodio. Bjalistoko, kun grandioza Branicki-palaco, en kiu gastis famaj kulturaj personoj, fariĝis la grava kultura centro ĉe la landlimo inter la Pola Reĝolando kaj la Granda Litova Princolando. Dum la lastaj jaroj de la 1a Pola Respubliko malrapida disvolviĝo de la tuta Podlaĥio kaj Nordorienta Mazovio okazis. Jezuitaj kaj piaristaj monaĥejoj pozitive influis kulturan disvolviĝon, kaj ekzemplaj magnataj mecenatoj estis Sapieha-, Radziwiłł- kaj Branicki-familioj. Ne eblas trotaksi meritojn de la Komisiono por la Nacia Edukado kaj tiamaj klerigaj agantoj.

En 1795 post la 3a dispartigo de la Pola Respubliko preskaŭ la tuta teritorio de la nuna vojevodio ektroviĝis en la prusa aneksoparto, en la bjalistoka departamento de Nova Okcidenta Pruslando. En la rusa aneksoparto nur malmultaj urbetoj  (Narewka, Milejczyce, Jalowka kaj Krynki) kune kun ĉirkaŭantaj ilin vilaĝoj ektroviĝis.

En 1807 laŭ la paca traktato en Tilsit la Varsovia Princolando kreiĝis. La okcidenta parto de la bjalistoka departamento fariĝis ties parto, kreante Lomza-departamenton. La orienta parto de la nuna vojevodio estis aneksita al Rusujo kiel la bjalistoka distrikto, kiu en 1842 fariĝis la parto de  Grodno-gubernio. En 1815 laŭ la viena kongreso oni kreis la Polan Reĝolandon, kies parto fariĝis la Lomza-departamento, kiu alinomiĝis al la Augustow-vojevodio kun la ĉefurbo en Suwalki. 5 distriktoj: lomzynski, augustowski, kalwaryjski, mariampolski kaj sejnenski konsistigis ĝin. Samtempe oni apartigis du malnovajn podlaĥiajn distriktojn: sokolowski kaj wegrowski. La vilniusa universitata centro grande influis kulturan vivon. Mezlernejoj ligitaj kun universitatoj en Vilniuso kaj Varsovio ludis gravan rolon (en Bjalistoko, Drohiczyn, Szczuczyn, Lomza, Suwalki).

Post eksplodo de la novembra ribelo, la bjalistoka distrikto fariĝis loko de koncentriĝo de la rusa armeo. Malgraŭ la granda nombro de caraj taĉmentoj, gerila agado okazis en Bialowieska kaj Augustowska arbaregoj kaj en Kurpio. Ankaŭ kelkaj bataloj okazis, interalie, apud Tykocin, Rajgrod kaj Hajnowszczyzna.

Post subpremo de la novembra ribelo, pro la persekutoj en 1832 caraj aŭtoritatoj difinis la doganan limon inter la Pola Reĝolando kaj la Cara Rusujo. Por eviti altajn doganojn iuj entreprenistoj translokis iliajn fabrikojn el la Pola Reĝolando al la bjalistoka distrikto. La industriigado komenciĝis, kiu post kelka tempo alkondukis al kreiĝo de la grava centro de la teksa industrio. Komence teksaj fabrikoj fondiĝis ĉefe en lokoj ĉikaŭ Bjalistoko, interalie, en Suprasl, Choroszcz kaj Grodek, sed jam en la 60-aj jaroj de la 19-a jarcento Bjalistoko fariĝis la dominanta centro. Konstruado de fervojlinioj favoris industrian disvoliviĝon. Oni konstruis la jenajn fervojliniojn: varsovian-peterburgan (1862), Brzesc-Grajewo (1873), Bjalistoko - Baranowicze (1886), Siedlce-Wolkowysk (1906), Grodno-Suwalki-Orany (1899) kaj multajn aliajn lokajn fervojajn kuniĝojn. Industria disvolviĝo igis enmigradon de fakuloj kaj alfluon de okcidentaj kulturaj modeloj, ĉefe protestantaj.

La januara ribelo (1863-1864) estis malkvieta kaj malfacila tempo sur la tereno de la nuna podlaĥia vojevodio. La ribela agado koncentriĝis en arbaraj kompleksoj: Czerwony arbaro en Augustowska Arbarego kaj en la arbaroj ĉe la riveroj Elk kaj Biebrza.

La proprietigo de vilaĝanoj en la jaroj 1861-1864 en la Cara Rusujo kaj en 1864 sur terenoj de la Pola Reĝolando estis la grava evento. La vilaĝanoj liberigitaj de subigo, laborantaj en iliaj bienoj, kontribuis al disvolviĝo de vara mastrumado kaj la regiona merkato. En 1866 pro unuigo de administracio, oni kreis Lomza- kaj Suwalki-guberniojn. La politiko pri rusigado minacis hejman kulturon. Kadre de ĝi, oni likvidis la grek-katolikajn eklezion, monaĥejojn kaj lernejojn. Oni malfaciligis daŭrigadon de tradiciaj moralaj-kulturaj modeloj. Tiuspeca cara politiko rezultis en profundaj kulturaj dividoj. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento multaj rusigitaj judoj tiel nomataj "litwacy" venis al la regiono, kio pli kaj pli komplikiĝis naciajn-kulturajn rilatojn, sed samtempe krom Vilniuso Bjalistoko fariĝis la plej grava centro de la juda kultura vivo. Antaŭ la 1a Mondmilito en la okcidenta parto de la nuna vojevodio renaskiĝo de popola kulturo komenciĝis, ekzemple Kurpio kaj agado de Adam Chetnik.

La 1-a Mondmilito kaŭzis grandan detruiĝon kaj falon de multaj urboj. En 1915 rusoj retiriĝante el ĉi tiuj terenoj evakuis plimulton de fabrika movebla havaĵo. La plej grandaj perdoj estis en zono laŭ Narew, kie la frontlinio daŭris plej longe. Iuj lokoj estis komplete neniigitaj, aliaj suferis grandajn perdojn (ekzemple Nowogrod, Sniadowo, Jedwabne). La loĝantaro de terenoj de la nuna vojevodio malgrandiĝis je ĉirkaŭ 40 percentoj rezulte de militaj agadoj kaj deviga evakuo de la loka loĝantaro. La kulturo ankaŭ suferis konsiderindajn perdojn, parte pro la rektaj militaj agadoj, kaj ĉefe dum la deviga evakuo, kiu okazis dum retreto de la rusaj taĉmentoj somere 1915. Tiam oni forveturigis arkivojn, bibliotekojn, muzeajn kolektojn kaj aliajn kulturajn havaĵojn en la internon de Rusujo. Germanoj traktis la konkeritan landon kiel fonton de krudmaterialoj kaj direktis detruan mastrumadon, inkluzive arbarajn zonojn. Kontribucioj, restriktaj ordonoj kaj aliaj reprezalioj kontraŭ la urba kaj vilaĝa loĝantaro, konsiderinde kontribuis al falo de la ekonomio.

Kreiĝo de la pola ŝtato en 1918 konsiderinde ŝanĝis situacion sur la teritorio de la nun vojevodio. Tamen la liberiga agado sur la tereno okazis alie ol en aliaj partoj de Pollando. En novembro 1918 nur la okcidenta parto de la vojevodio ĝis la rivero Narew estis liberigita. Se temas pri aliaj terenoj, ili estis iom post iom okupataj de la pola armeo, konforme al retreto de la germanaj okupaciaj taĉmentoj. La procezo finiĝis somere 1919.

La 2-an de aŭgusto de la 1919-a jaro laŭ la parlamenta leĝo la bjalistoka vojevodio estis kreita. Ĝi enhavis preskaŭ tri tutajn antaŭajn guberniojn, nome grodzienska, lomzynska kaj suwalska. La ĉefurbo de la vojevodio fariĝis la plej granda urbo - Bjalistoko. Finfine 15 distriktoj kaj tri antaŭaj guberniaj urboj: Grodno, Lomza kaj Suwalki ektroviĝis interne de la limoj de la vojevodio. La periodo de la 2-a Pola Respubliko estis la periodo de poioma rekonstruado kaj ekonomia disvolviĝo de la vojevodio. Oni ankaŭ nuligis perdojn pri kulturo kaŭzitajn de la milito, oni penis venki skemojn altruditajn de la okupaciaj aŭtoritatoj, oni dediĉis multe de atento al repoligo. Mezlernejoj, instruistaj seminarioj kaj militistaj garnizonoj komencis ludi grandan rolon en popularigado de kultura agado. Kunligo kun Viliniuso kaj Varsovio pliboniĝis, oni akceptis teatrajn grupojn, oni organizis diskutajn renkontiĝojn, oni relanĉis eldonan agadon. La gazetaro kaj kino intensive disvolviĝis. Oni aprecis valoron de regionismo, oni komencis zorgeme trakti protektadon de historiaj monumentoj, memorigadon de la pasinteco, arkeologiajn esploradojn.

La 1-an de septembro 1939 Germanio atakis Pollandon. La plej persistaj bataloj okazis sur linio de la rivero Narew, apud Wizna, Nowogrod, Lomza. La 15-an de septembro Germanoj okupis Bjalistokon. La 17-an de septembro la Ruĝa Armeo transiris la orientan landlimon de Pollando kaj tio estis la decida frapo. Ĉe la fino de septembro laŭ la pakto Ribentrop-Molotow, kiu dividis Pollandon en influzonojn, sovetaj taĉmentoj transprenis la okupitajn terenojn de germanaj aŭtoritatoj. La preskaŭ tuta teritorio de la vojevodio estis aneksita al Sovetunio, escepte de Suwalki-distrikto, kiu estis aneksita al Germanio. Malgraŭ ke la soveta regado daŭris nur apenaŭ 2 jarojn, ĝi tragike enskribiĝis en la historion de la regiono. Tio estis senĉesaj amasaj arestoj, amasaj deportoj al Siberio, ĉiopova regado de NKVD (la soveta politika polico).

La 22-an de junio 1941 Germanio atakis Sovetunion kaj dum kelkaj tagoj ĝi elpuŝis sovetajn taĉmentojn el terenoj de la nuna vojevodio. Post unu monato laŭ dekreto de Hitler oni establis Bezirk Bialystok, kiu enhavis plimulton de terenoj de la antaŭa bjalistoka vojevodio, sen Suwalki-distrikto kaj teritorioj pli frue aneksitaj al la Ĝenerala Gubernio. Oni planis, ke post la fino de la milito la bjalistoka distrikto estos aneksita al Orienta Prusujo kaj estos komplete germanigita. La germana regado distingiĝis per senlima ekonomia ekspluatado, teroro kontraŭ la loĝantaro kaj kompleta ekstermo de judoj. Ambaŭ okupantoj strebis detrui aŭ konsiderinde limigi rolon de la pola kulturo, konsiderante, ke ĝi minacas ilian pluan regadon. Pro tio ili strebis igi la hejman kulturon primitiva kaj kaj ili anstaŭigis ĝin per ilia propagando. La okupacio ankaŭ kaŭzis grandegajn perdojn inter kulturaj agantoj. Multaj el ili estis murditaj, sed ankaŭ  memorindas pri tiuj, kiuj devis forlasi la patrujon por multaj jaroj.

Jam en la unuaj tagoj de la okupacio konspiraj organizoj kreiĝis. La Landa Armeo ludis la plej gravan rolon inter ili.

La 27-an de julio 1944 Bjalistoko estis okupita de sovetaj trupoj. La suda kaj meza partoj de la vojevodio estis liberigitaj en julio kaj aŭgusto 1944, oni liberigis la nordan parton en oktobro 1944. La germanaj taĉmentoj tenis nur terenojn norde de Narew ĝis la januara ofensivo en 1945.

Post la milito la bjalistoka vojevodio perdis la orientajn terenojn, kiuj estis aneksitaj al Sovetunio kaj oni pligrandigis la vojevodion je Lomza-distrikto kaj tri distriktoj el la parto de eksa Orienta Prusujo atribuita al Pollando: Elk, Goldap, Olecko. Tiuforme la vojevodio transdaŭris ĝis la administracia reformo en 1975, kiam el tiama vojevodio tri vojevodioj kreiĝis: bjalistoka, Lomza kaj Suwalki.

Tiu skemo estis observata ĝis la tago de enkonduko de la administracia reformo, la 1-a de januaro 1999, kiam el la tuta bjalistoka vojevodio kaj partoj de Lomza- kaj Suwalki-vojevodioj la podlaĥia vojevodio kreiĝis.

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook