Dodana: 15 styczeń 2009 13:11

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 13:11

Naciaj parkoj

Nacia parko enhavas protektatan areon, distingiĝanta per precipaj sciencaj, naturaj, sociaj, kulturaj kaj edukaj valoroj, je la areo ne malpli ol 1.000 hektaroj, sur kiu la tuta naturo kaj specifaj ecoj de pejzaĝo estas protektataj.

La ĉefa celo de nacia parko estas kono, konservado de tutaj natursistemoj de definita tereno, kune kun  kondiĉoj de ilia funkciado, kaj rekreado de deformitaj kaj malaperintaj ĉeneroj de indigena naturo. Ĉiuj agadoj sur tereno de nacia parko estas subordigitaj al naturprotektado kaj ili antaŭas ĉiujn aliajn agadojn.                                                                                               

Nacia parko alireblas por publiko je kondiĉoj difinitaj en protektoplano kiu validas dum 20 jaroj. Pagoj por eniro aŭ utiligado de naturvaloroj de nacia parko, ĝiaj ekipaĵoj kaj konstruaĵoj eblas kaj ili estas difinitaj de direktoro de nacia parko. La pagoj estas destinataj por funkciado de turisma kaj eduka infrastrukturoj de nacia parko kaj por aliaj naturprotektaj taskoj.Kreo, pligrandigo, malpligrandigo aŭ likvido de nacia parko eblas nur post interkonsento kun konvenaj organoj de loka registaro, sur kies agadotereno oni planas supremenciitajn ŝanĝojn, kaj de konvenaj eksterregistaraj organizoj. Ŝanĝo de metodo de utiligado de grundo aŭ nomovebla proprietaĵo troviĝanta en nacia parko necesigas aprobon de direktoro de nacia parko.

Laŭ la leĝo el 16-a de oktobro 1991 (uniforma teksto, Dziennik Ustaw (Leĝa Ĵurnalo) Numero 99, pozicio 1079 kun ŝanĝoj).

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook