Dodana: 15 styczeń 2009 13:18

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 13:18

Ura Kalendaro

Januaro  Plena vintro. Uroj estas arigitaj proksime al nutrejoj. Ili uzas paŝtaĵon liveratan de laboristoj de Bialowieski Nacia Parko al lokoj de ilia koncentriĝo, fojnejoj kaj manĝigejoj. Nur mallongaj migradoj okazas por sensoifigi, kio dum frostaj kaj senneĝaj vintroj estas granda problemo pro glaciiĝo de trinklokoj. La bestoj helpas al si rompante glacion per sia pezo.

Februaro  
Uroj plu restadas en nutrejoj formante grandajn vintrajn arojn, nombrantaj po kelkdek bestoj. La parto de vir-uroj formas apartajn, pli malgrandajn aroj ĉirkaŭ aliaj lokoj aŭ migras sole tra la tuta arbarego.

Marto 
Grandaj vintraj aroj fariĝas malpli kaj malpli stabilaj kaj ili dispeciĝas en malpli grandaj grupoj, kiuj pli longe migras serĉante naturan furaĝon. Tamen ili revenas al manĝigejoj pro nesufiĉa kvanto de natura furaĝo. Dum pli varmaj tagoj uroj intense ĉirkaŭmordas arboŝelon, serioze minacante junajn arboprovizojn troviĝantaj proksime al vintraj rifuĝejoj.

Aprilo  
Nur iuj uroj restadas en manĝigejoj. La plimulto de la bestoj startas migradon tra la arbarego formante malpli grandaj aroj. Ili estas miksaj grupoj (meze nombrantaj 15 bestoj) kiujn konsistigas ur-inoj, 2-3-jaraĝaj junuloj, uridoj kaj periode plenkreskaj vir-uroj kaj uraj grupoj (kutime 2-3 bestoj) aŭ solaj vir-uroj. Konsisto kaj grandeco de la grupoj ofte ŝanĝiĝas. La parto de ŝanĝoj okazas sezone (naskiĝoj de uridoj, aliĝado de vir-uroj dum amsezono), aliaj ŝanĝoj rezultas pro kunigado de kelkaj gregoj, kaj sekve pro ties dispeciĝo, kaj samtempe novaj interrilatoj en grego kreiĝas. La gvidanto de la miksa grupo estas ĝenerale la pli maljuna ur-ino kondukanta ties uridon. 

Majo
Printempo "disfloras". Naskiĝperiodo komenciĝas, kiu daŭras ĝis julio, kvankam ankaŭ pli malfruaj naskiĝoj okazas (aŭgusto-oktobro). Ur-ino naskas unu uridon post ĉirkaŭ la 9-monata gravedeco, ĝemelaj naskiĝoj estas tre raraj. Ur-ino por naski idon forlasas gregon kaj revenas kun bovido post kelkaj tagoj. Urido kutime estas manĝigita dum unu jaro, kvankam estas kazoj kiam junaj (2-3-jaraĝaj) uroj mamsuĉas. Ur-inoj estas tre patronaj kaj dum tiu periodo estas pli bone eviti ilin, ĉar ili povas ataki entrudiĝinton pro timo pri sia ido. Uro povas kuri je mallonga distanco ĝis 40 kilometroj en horo.

Junio 
Arbaro florkovriĝis. Bestoj senprobleme trovas nutraĵon necesan por vivi kaj ili avide manĝas. La ĉefa nutraĵo por uroj estas vegetalaro el la fundo de arbaro, ili ankaŭ tre volonte nutras sin sur malfermitaj spacoj. Uro estas la malplej elektema el inter herbomanĝuloj vivantaj en Bialowieska-Arbarego. Tamen ĝi povas ekzisti nur en arbaro certiganta nutraĵ-abundecon dum diversaj jarsezonoj. La naskiĝperiodo daŭras.

Julio  
Somero. Uridoj ankoraŭ naskiĝas, sed preparo al amsezono daŭras. Svarmoj da diversaj sangavidaj insektoj (muŝoj, ojstredoj, kuloj) sekvantaj gregon estas konsiderinda turmento por uroj tiuperiode. Tial, bestoj dumtage rifuĝas en densaj junarbaroj, kaj ili migras por nutri sin vespere aŭ frumatene.

Aŭgusto 
Amsezono komenciĝas. Plenkreskaj uroj aperas en gregoj de ur-inoj kaj junaj uroj. Ilia ĉeesto en apartaj grupoj ne estas daŭra. Vir-uro adoras elektitan ur-inon dum 2-3 tagoj, kaj post fekundigo li ŝanĝas grupon serĉante ur-inojn en seksardo. Vir-uroj ne muĝas, kaj ili nur eligas belsonan voĉon nomata 'chruczenie' pollingve. Uroj malofte interbatalas, ĉar malpli fortaj vir-uroj cedas sen batalo. Nur egalfortaj kontraŭloj interbatalas.

Septembro 
Somerfino. La ura amsezono daŭras. Renkontinte uron, estas pli bone kiel eble plej rapide foriĝi de la vojo. Tiuperiode vir-uroj estas pli ekscititaj kaj ili povas esti danĝeraj. La vir-ura periodo de intensa seksaktiveco  estas rilate mallonga, ĉar ĝi komenciĝas je la aĝo de 6 jaroj kaj finiĝas je la aĝo de 12 jaroj. Junaj vir-uroj ne estas allasataj al generado de mapli junaj bestoj, kaj maljunaj vir-uroj kutime cedas antaŭ pli junaj kontraŭuloj. Ur-inoj povas dumvive naski idojn. Vir-uroj meze vivas 20 jarojn kaj ur-inoj – 25 jarojn.

Oktobro 
Aŭtuno komenciĝas. Uroj ankoraŭ trovas naturan nutraĵon, sed ili pli kaj pli ofte vizitas nutrejojn kontrolante enhavon de fojnejoj kaj manĝigejoj. Malfrua amsezono ankoraŭ daŭras, okazas kazoj de malfruaj naskiĝoj, sed bestoj la bestoj jam pretiĝas al malfacila vintra periodo.

Novembro
Pli kaj pli da uroj kolektiĝas en vintraj rifuĝejoj kaj avide manĝas nutraĵon (ĉefe fojnon) kolektitan tie. Unuopaj bestoj serĉante nutraĵon foriras de la arbarego kaj ili nutras sin sur plugeblaj kampoj, iufoje kaŭzante gravajn damaĝojn sur ili.

Decembro 
Vintro komenciĝas. Plimulto da uroj jam restadas proksime al nutrejoj uzante nutraĵprovizon destinitan por ili. Dum pli varmaj tagoj ili ankoraŭ klopodas akiri malpli kaj malpli anbundan naturan nutraĵon (ĉefe arboŝelon kaj arboŝosojn). Intensa nutrado de uroj altgrade faciligas transvivi tiun malfacilan periodon por ĉiu besto.

Białowieski Park Narodowy  www.bpn.com.pl

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook