Dodana: 15 styczeń 2009 12:20

Zmodyfikowana: 15 styczeń 2009 12:20

Podlaĥia agrikulturo

La agrikulturo en la podlaĥia vojevodio funkcias en la malfacilaj naturaj-klimataj kaj grundaj kondiĉoj. La plej mallonga periodo de vegetado en Pollando, rekordaj temperaturaj malaltiĝoj, malalta grunda valorklaso, grunda ŝtonigo kaj periodaj akvaj deficitoj konsistigas la kondiĉojn. Malgraŭ tio agrikulturo estas la dominanta branĉo de la vojevodia ekonomio. Pli ol 100 mil agrikulturaj bienoj je la meza utiligata areo de ĉirkaŭ 13 hektaroj estas registritaj ĉi tie.  La strukturo de kultureblaj grundoj kreas bonajn kondiĉojn por plua disvolviĝo de produktado de lakto kaj bova viando. Sur la tereno de la podlaĥia vojevodio oni kultivas ĉefe terpomojn, grenojn (sekalon, avenon, tritikon, maizon), kolzon kaj sukerbetojn. Dum la lastaj jaroj pli kaj pli da proprietuloj de agrikulturaj bienoj sukcese okupiĝas pri agroturisma agado.   

 

Logo serwisu Twitter Logo serwisu Facebook